[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Gratulon pro via propono



Saluton !

Mi renkontis vian traktadeton en Evento-210 (2/majo 2001)
ekspedita 150717-an.

Plej multfojojn niaj kremetodoj bazigxas sur tio ke oni
transptrenas/~metas al aliaj medioj.

Nature, cxar la ideo estas bonega, dum legado mi tuj
pensis ke la samon oni povus fari cxie ajn en la mondo
kiu cxirkauxajxo estas pli frekventata de ekskursantoj.

Ekzemple oni povus anonci tutregione, aux tuturbe plurloke ke 
kie, kiam, kio okazas. La kio nun estus sinsekva prezento de
la lingvo same kiel en ordinara kurso. Eble ecx tagon post tago.

Se oni konus jam tiun informon antaux semajnon, eblus
ecx tio ke la tutan serion emus partopreni. Samtempe kaj 
la aliregionanoj kaj eventualaj eksterlandanoj same povus
sperti la vivon de espo. 

La prezentado - depende de la aktuala vetero - povas okazi
ne nepre en domo sed en la parko kie la auxskulteblecoj bonas.

Krome oni povus kompili de eventoj al eventoj (prezentinstruo)
tian kronologian materialojn kiuj merite prezentas la atingojn de
tiu cxi klopodantaro. Oni povus vendi kaj la prezentan
materialon de la gramatiko. La saman laux kiu oni prezentas
gxin al la spektontaro. Skizonte kiel oni povas alproprigi merite 
la tutan materialon kaj ke perkomputile oni kiel komencu siajn
'aventurojn', aldonante ke la tuta mondo havas similajn
entuziasmulojn kiuj volas ian indan krei dum siaj vivoj.

Simila artikoleto - donas superigardon pri segmenteto de niaj
rezultoj - kiel en Eventoj-210/4 50 multimediaj esperanto-fakvortaroj.

Nature cxiu ilustru nian atingon per tiaj materialoj kiujn ili pensas
la plej tauxgaj.

AMe


Reply to: