Re: instalo de retkarto
Edmund GRIMLEY EVANS <edmundo@rano.org>:
> > Kio tamen ne funkcias estas retkonekto.
> > Mi havas Ethernet-karton Intel 82558 sur la cxefkarto ASUS P2B-L.
> > Se mi denove startas per debian-KD kaj elektas en la instalilo
> > 'reto'n, mi ja povas elekti 'eth0', sed ne, kian retkarton mi havas.
> > Cxu pro tio, ke mi jam havas bazan sistemon, kiu en la instalilo
> > sekvas la retinstalon?
> >
> > Cxu iu el vi spertuloj havas konsilon?
>
> Ĉu vi instalis la ĝustan modulon? Por la plej multaj modernaj
> retkartoj necesas "ne2k-pci". Por via retkarto verŝajne estu
> "eepro100".
>
> Provu, kiel radiko: /sbin/modprobe eepro100
Eblas ankaŭ ruligi la programon "modconf". Tiu sama programo estas
uzata de la instalilo, do vi eble rekonos ĝin.
La instalilo havas ankaŭ afablan dialogon por agordi la reton. Mi ne
scias, ĉu eblas ricevi tiun saman dialogon ĉe jam instalita sistemo.
Edmundo
Reply to: