[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: redaktado en UTF-8



Mi rericevis tiun mesaĝon de la listo sen la 8-bitaj bitokoj!

Simila afero okazis antaŭe kun alia dissendolisto: aliaj homoj ricevis
mian mesaĝon ĝuste tra la listo, kaj mi ĝuste ricevis la kopion de la
mesaĝo, kiun mi sendis al edmundo@rano.demon.co.uk, eĉ pere de alia
plusendilo, sed la kopio, kiun mi ricevis de la listo, estis fuŝita.
Do estas malfacile scii, kiun kulpigi pri tio.

Mi petas homojn sciigi al mi, ĉu ili ricevas miajn mesaĝojn kun aŭ sen
la 8-bitaj bitokoj. (Kontrolu per emacs $MAIL, se vi ne fidas vian
poŝtilon!)

Edmundo


Reply to: