esperantigo de mutt
Mi esperantigis la po^stilon mutt (www.mutt.org).
Nu, fakte mi tradukis nur 646 el la 662 mesa^goj de mutt-1.0; la
restantaj 16 temas pri PGP, kaj mi ne sukcesas diveni la signifon.
Mi devos ankora^u provlegeti, kaj restas duboj pri kelkaj esprimoj,
ekzemple:
HELPO. Ofte la vortoj en menuoj estas infinitivoj: Fini, Forvi^si,
Respondi, ..., Helpo, ... ^Cu? Cetere, mi tre malofte uzas la fina^jon
-U.
PO^STFAKO. Jen mia traduko por "mailbox" a^u "folder"; ^sajne oni uzas
tiujn anglajn vortojn sendistinge. Se ne ekzistus IMAP-po^stfakoj, oni
eble pensus pri "po^stdosiero".
MALFORVI^SI. Kiam oni "forvi^sas" mesa^gon, oni fakte nur markas ^gin
por forvi^so. ^Cu ekzistas pli bona vorto por "forigi tiun markon"?
FORPURIGI. Unu mesa^go tekstas "^Cu forpurigi %d forvi^sitajn
mesa^gojn?". ^Cu kompreneble?
PARTO. En la anglaj mesa^goj de mutt plejparte temas pri "attachment",
sed la RFC-oj pri MIME parolas pri "parts". MIME ne distingas inter
^cefa parto kaj aldona^jo; ^ciuj partoj de multipart/mixed, ekzemple,
estas simple partoj. Do mi klopodis uzi konsekvence la vorton "parto",
kvankam tio ne ^ciam funkciis tute glate, kaj oni tamen "aldonas"
parton.
(MAL)^SALTI. Neprononcebla, sed bona traduko de "toggle", ^cu?
KREANTOJ. Ebla traduko de "developers", kiel en "Por kontakti la
kreantojn bonvolu skribi al ...". La -A- iom subtile indikas da^uran
laboron.
SKRIBI. "Save to file: " = "Skribi al dosiero: ", kaj "save changes to
mailbox" = "skribi ^san^gojn al po^stfako". Sed "Skribi" kiel la tuta
teksto de menuero ne ^sajnas tute bona. Eble mi povas kutimi^gi.
"SUPPORTED". Tiu angla vorto ^ciam na^uzas min, kaj mi rifuzas traduki
^gin per "subtenata". Anstata^ue:
msgid "IMAP folder browsing is not currently supported"
msgstr "Mutt ankora^u ne kapablas ekzameni IMAP-dosierujojn"
(A^u ^cu po^stfakujojn?)
msgid "Only deletion of multipart attachments is supported."
msgstr "Mutt kapablas forvi^si nur multipart-partojn."
msgid "This operation is not currently supported for PGP messages."
msgstr "Mutt ankora^u ne kapablas fari tion ^ce PGP-mesa^goj."
msgid "%s: color not supported by term"
msgstr "%s: terminalo ne kapablas je koloro"
msgid "default colors not supported"
msgstr "implicitaj koloroj ne funkcias"
msgid "%c: not supported in this mode"
msgstr "%c: ne funkcias en ^ci tiu re^gimo"
msgid "[-- %s/%s is unsupported "
msgstr "[-- %s/%s ne estas konata "
^Cu komentojn?
Kaj ^cu iu scias, kio estas "Conventionally Encrypted Session Key
Packet"?
Edmundo
Reply to: