[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Problemoj pro Linukso



Saluton,

Claude Rouget:
> ^Cu iu povas helpi min pri jena afero: en tria komputilo du el miaj
> lernantoj instalis RedHat Linux. Mi forgesis pasvorton, lernantoj ne
> lasis al mi diskedon a~u paperon, kaj nun mi volas ^cion forvi^si kaj
> reinstali nur Windows 95 sur la tuta disko. Sed kiam mi uzas FDISK de
> Win95, ^gi rifuzas forvi^si la partojn [angle "partition"] ^car ekzistas
> t.n. logika parto (okupata de Linux). Tamen FDISK _ne_ trovas logikajn
> partojn for forvi^si!

Chu vi povas startigi la komputilon de Linuksa start-disketo? (Ia ajn
linuksa start-disketo; la koloro de l' chapelo ne gravas...) Tiam vi povus
au uzi linuksan fdisk-on rekte de la disketo, au shanghi /etc/passwd sur la
durdisko por ke vi ne bezonu pasvorton: root::0:0:root:/root:/bin/sh
(certu ke vi shanghas la durdiskan dosieron, ne la disketan).

Alie, se vi havas la programon "Partition Magic", eble ghi povos fari tion,
sed mi neniam provis. Mi nur uzis ghin por shanghi DOSajn partojn...


Jiri
-- 
Jiri Baum <jiri@baum.com.au>
Ni scios ke la estonteco jam estas kiam chiu poshtilo travideble traktas
lineojn komencantajn per "From ", sed neniu plu memoras kial.


Reply to: