[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: ekrandenseco



Je 1999/07/06(2)/23:07, Pasquale Zapelli montris sian geniecon skribante:

Kial fakte mi nur ricevas tion cxi mesagxon je 1:28?
Strange. (Minimume la debian `bugs' servilo momente rapidege laboras,
nur minuton post kiam mi raportis cimon, gxi tuj respondis (auxtomate)).

> kaj la ekrano fartas iom pli bone, en la senco ke la mus-montrilo ne 
> plu tremas. Sed cetere la fono restas strange ondumita (eble la refreshiga
> frekvenco ne estas en ordo?) kaj porcio de 5mm maldekstre ripetighas.

Tio ja povus esti tiuj frekvencioj, jes (kvankam mi ne tute bone komprenas
kion vi vidas).

Eble vi provu malaltigi tiuj (horizontala kaj vertikala) frekvencioj

Tion cxi mi havas:
    HorizSync   31.5 - 74
    VertRefresh 50-100

> 	
> >   Se estas problemoj, eble forpreni la `accel' ktp opciojn
> >   cxe la Device kiun vi uzas ktp.
> 
> Mi uzas la Device "ViRGE", kiu aspektas tiel:

Nu, vi jam ne havas -- sxajne. Sed oni ankoraux ne certas kion Device
vian X kontrolilon uzas. Felicxe X tion diras kiam gxi komencas.

> Kun plezuro. XF86Config mi povas facile sendi. Sed kiel mi redirektas
> la mesaghojn de XF86_SVGA kaj XF86_S3V al iu dosiero? Simpla ">" ne 
> funkcias.

Ah, tio estis malgranda testo de via UNIKSa sperto.
Uzu
  X 2> dosiero
aux

X  2>&1  | mail debian-esperanto@lists.debian.org -s "Jen mia XF86Config"

Sed eble pli bona la unua formo.

-- 
joostje


Reply to: