[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Problemoj pro Linukso



Je mar, 06 jul 1999, Claude Rouget skribis:

> Mi provis (kaj sukcesis) instali Linux SuSe en du komputiloj en mia
> laborejo. Mi tamen sukcesis nek instali grafikan medion (x11) nek funkciigi
> retumon. Eble Linux estas bona sistemo, sed certe ne facile komprenebla...

Konsentite. Se Linukso volas sukcesi popularighi ghi devas havi pli simplajn
procedurojn au helpprogramojn. Sed ghi estas sur bona vojo. Ekzemple per "kppp"
de KDE mi povis tre rapide ligighi al la reto, dum per la vojo priskribita en 
la HOWTO de PPP mi perdis amason da tempo.
 
> ^Cu iu povas helpi min pri jena afero: en tria komputilo du el miaj
> lernantoj instalis RedHat Linux. Mi forgesis pasvorton, lernantoj ne lasis
> al mi diskedon a~u paperon, kaj nun mi volas ^cion forvi^si kaj reinstali
> nur Windows 95 sur la tuta disko. Sed kiam mi uzas FDISK de Win95, ^gi
> rifuzas forvi^si la partojn [angle "partition"] ^car ekzistas t.n. logika
> parto (okupata de Linux). Tamen FDISK _ne_ trovas logikajn partojn for
> forvi^si!

Chu vi provis uzi 'fdisk' de Linukso el instal-kodoromo? Mi celas, komenci la
proceduron de instalo de Linukso ghis la punkto kiam eblas porciumi la
diskon.

Salutas

Pasquale 


Reply to: