[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: ekrandenseco



Je mar, 06 jul 1999, Joost skribis:
>Estas (minumume) du partoj:
>1) La stirilo mem estu uzita.
>   Kion vi vidas kiam vi tajpas `which X', aux `type X'?

mi vidas: X is /usr/X11R6/bin/X

Nu, mi trovis ke la servilo estas alvokita per simbola ligo  
/etc/X11/X -> /usr/X11R6/bin/XF86_SVGA
mi shanghis ghin al
/etc/X11/X -> /usr/X11R6/bin/XF86_SV3

kaj la ekrano fartas iom pli bone, en la senco ke la mus-montrilo ne 
plu tremas. Sed cetere la fono restas strange ondumita (eble la refreshiga
frekvenco ne estas en ordo?) kaj porcio de 5mm maldekstre ripetighas.
	
>   Se estas problemoj, eble forpreni la `accel' ktp opciojn
>   cxe la Device kiun vi uzas ktp.

Mi uzas la Device "ViRGE", kiu aspektas tiel:

Section "Device"
    Identifier  "ViRGE"
    VendorName  "Unknown"
    BoardName   "Unknown"
    VideoRam    4096
     #Option "xaa_benchmark"
     #Option "fifo_moderate"
     #Option "pci_burst_on"
     #Option "pci_retry"
    # Insert Clocks lines here if appropriate
EndSection

> Se vi dauxre havas problemojn, eble vi povus sendi la `output' de
> XF86_SVGA, XF86_S3V, kaj eble la XF86Config dosieron mem.

Kun plezuro. XF86Config mi povas facile sendi. Sed kiel mi redirektas
la mesaghojn de XF86_SVGA kaj XF86_S3V al iu dosiero? Simpla ">" ne 
funkcias.

Dankon kaj ghis

Pasquale


Reply to: