Nekredeble! Esperantajn menuojn!
La fina venko alproksimigxas!
Se vi instalas menu_2.1.0-2, kaj tajpas
LC_ALL=eo update-menus
vi poste havos Esperantajn menuojn (en ekzemple fvwm2, wm, gnome, ktp).
Kaj krome, Esperanto momente estas la ununura lingvo por kiu tradukoj
estas haveblaj:)
Nu, tute ne temas pri altkvalitan tradukon (mi gxin mem faris) kaj
krome gxi estas ikse (sen cxapelaj, sed x-oj). Mi faris tion tiel
nur cxar mi mallaboremas. Sed fakte povas esti ke tio nepras, cxar
versxajne malfacilos igi la `WindowMangers' ekhavi la esperantajn
literojn. (Kiel entute tion fari?)
Nu, gxis IJK!
Reply to: