[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

ekrandenseco



Je lun 05 lug 1999, vi skribis:

> Je 1999/07/05(1)/12:07, Pasquale Zapelli montris sian geniecon skribante:

Kara Joost,

ne atendu de mi geniajn kontribuojn! Mi estas praktike komencanto pri Linukso
kaj miaj problemoj estas de sama nivelo.

Mi ne havas ion kontrau Debiano kompreneble. Logis min distribuo kiu anoncighis
kiel aparte facila por komencantoj, sed mi pretas transiri al alia se mi ne
sentos min komforta kun la nuna.

Do jen problemeto kiu devus esti ne distribu-specifa:

Mi havas monitoron kiu kapablas je densecoj ghis 1024x768 kaj grafikan karton
S3Virge kiu devus atingi ech  1280x1024. 
Mi provis per Xconfigurator transiri al 1024x768 por havi sur la ekrano pli da
detaloj che kelkaj programoj, sed se mi enshaltas tiun densecon la mus-montrilo
ektremas kaj la fono farighas malregula.
Xconfigurator rekonas kaj mian ekrantipon kaj la karton kaj ghis nun mi uzis 
senprobleme 800x600.
Eble la problemo estas  ke ghi automate elektis por mi stirprogramon SVGA, kvankam 
ghi havas en sia arkivo ankau SV3, kiu devus esti pli tauga por mia kartotipo. 
Mi do instalis stirilon SV3 en /usr/X11R6/bin. Sed kiel komprenigi al X uzi
ghin? Kie en la rikordaro XF86Config mi devas mencii ghin?

Koran dankon pro via eventuala helpo


Pasquale Zapelli





Reply to: