[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Saluton!



> Cxu cxi tiu grupo estas aktiva? Vi felicxegigxus vidi esperantigxitan
> debian-on!

Ne estas multe da mesa^goj, sed ^ci tiu dissendolisto ja funkcias, kaj
almena^u mi jam ricevis utilajn konsilojn per ^gi.

Rilate esperantigon de Debian, nu, Duncan kreis Debian-pakon iesperanto
por esperantigi ispell, sed jen ^cio. Estis anka^u iom da diskutado; mi
plusendos al vi private kopiojn de kelkaj mesa^goj.

Hiera^u vespere mi cerbumis pri esperantigo de boot-floppies.
Beda^urinde la afero ^sajnas ege malfacila. Anta^u ol esperantigi oni
devus unue internaciigi, kaj jam tio postulos grandajn ^san^gojn. Tamen
mi ne vere komprenas, kiel funkcias tiu afero. ^Cu hazarde ^ceestas iu,
kiu detale komprenas la funkciadon de boot-floppies?

Edmundo


Reply to: