[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: xvidtune, NE2000



Mia ekrano nun funkcias, tamen xvidtune ne multe helpis min, ^car la
solvo estis uzi pli rapidan "dotclock". La^u la manlibro de la ekrano,
la sekva linio funkciu, sed la bildo obstine restis pli lar^ga ol la
ekrano:

Modeline "1024x768" 65 1024 1048 1184 1344 768 771 777 806 -Hsync -Vsync

Tamen la sekva linio funkcias, kaj havas avanta^gon de pli granda
vsync (64.03 Hz anstata^u 60 Hz):

Modeline "1024x768" 80 1024 1084 1220 1550 768 771 777 806 -Hsync -Vsync

Estas tre beda^urinde, ke xvidtune ne ebligas ^san^gi la valoron de
dotclock. ^Gi povus e^c a^utomate kalkuli ^gin el donitaj maksimumoj
de vsync kaj hsync; tio estus konvena.

Miaj retkartoj nun funkcias. En la komputilo kun Debian 2.0 kaj
PCI-retkarto sufi^cis la komando "modprobe ne" a^u "alias eth0 ne" en
/etc/modules. En la komputilo kun Debian 1.3 kaj ISA-retkarto mi devis
unue mal^salti la PnP-funkcion de la karto (por tion fari mi uzis la
liveritan DOS-programeton, kiu bone funkciis sub Caldera DR-DOS) kaj
poste doni la argumenton "io=0x300" al "ne".

Poste, kun funkciantaj retkartoj, mi aktualigis de Debian 1.3 al
Debian 2.0 per NFS inter la komputiloj (la aktualigo funkcias mirinde
glate per "apt-get dist-upgrade"; mi havis telnet-sesion de alia
komputilo, kiu plu funkciis dum la tuta proceduro). Povas esti, ke kun
Debian 2.0 ne necesus mal^salti la PnP-funkcion de la retkarto, ^car
ja ekzistas la pako isapnptools, tamen mi ne emas ripari funkciantan
sistemon.

Similan sintenon mi adoptas provizore rilate mian modemon: ^gi
konekti^gas per K56flex al Demon, do eble mi vivu sen V.90.

Edmundo


Reply to: