[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: sugestoj pri programoj



>>>>> "Edmundo" == Edmund GRIMLEY EVANS <edmundo@rano.demon.co.uk> skribis:
...
  Edmundo> indas esplori pri la ekzistantaj programoj por unikodo,
  Edmundo> latina 3 kaj tiparoj. volframo jam sukcesis uzi unikodan
  Edmundo> trutipan tiparon sub linukso. mi ne scias, ^cu la rezulto
  Edmundo> de tia esplorado estus nova pako a^u nur aldonoj al
  Edmundo> HOWTO-Esperanto. ^ciuokaze estus tre utile.

Mi instalis la redaktilon yudit, kaj por instali ĝin, mi ankaŭ
instalis FreeType. Tio ebligis al mi vidi per mia Sun Unikodajn
tekstojn kun la Majkrosoftaj TTF (WGL4 kaj pli), kiujn mi simple
kopiis el Vindozo. Yudit ankaŭ ebligas printi unikodaĵojn (ĉi tion mi
ne testis).

Krome, Yudit celas internaciigon per gettext, sed mi pri tio fiaskis
(eble mi fuŝe instalis gettext?).

Cetere la ebloj de Yudit estas tre malgrandaj: oni povas tajpi kaj
serĉi. Sed la surekranigo de TTF estas tre bela.

Bedaŭrinde mi ne havis tempon esplori, ĉu estas aliaj produktoj
kapablaj uzi TTF per FreeType (mi havas Solaris 2.5).

...

  Edmundo> ho jes, alia afero estus esplori, ^cu la konata cimo en
  Edmundo> netscape rilate unikodon ekzistas anka^u en la plej nova
  Edmundo> fontprogramo de mozilla. se jes, oni korektu. mi pensas, ke
  Edmundo> bertilo wennergren povas detale priskribi la cimon. iu
  Edmundo> japana esperantisto jam sukcesis traduki la fontprogramon
  Edmundo> de netscape, sub linukso, do jen ebla kunlaboranto.

Jes, tio estus tre grava. Mi mem skribis en s.c.e. ke dezirindus
profiti la okazon, kiun Netscape donas al ni per disponigo de la
fontoj.

-- 
Sergio.


Reply to: