[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: xvidtune, NE2000




>> (3) Retkartoj. Mi a^cetis ISA-busan karton (kies manlibreto mencias
>> NE2000-kongruecon) kaj PCI-busan karton (kies manlibreto donas nenian
>> utilan informon). Tamen neniu el la kartoj estas rimarkata de la kerno,
>> dum ^gi startas - almena^u ne estas mencioj pri "eth", kiam mi rigardas
>> la rezulton de dmesg. Tio surprizetas min, ^car mi atendus, ke almena^u
>> la NE2000-kongrua modemo estu rimarkata de la normala kerno, kiu
>> liveri^gas kun Debian. ^Cu necesas retraduki la kernon a^u instali
>> kernomodulojn
> 
> Se oni ne sxangxis tion, Debian uzas kernon sen NE2000 kapabojn, sed estas
> preta NE2000 kernomodulojn ie. Provu tutsimple tajpi `insmod ne2000',
> aux eble sxangxi ion (mi ne scias kion) en /etc/modules.
> 
> Mem mi ankaux havas `NE2000 kongruan' karton, kaj mi mem-faris kernon por
> gxi.

mi presakxu cxiam uzis NE2000-kartojn (kaj fakte acxetis du sabate...).

la kernero por trakti ili estas `ne', kaj gxi dependas de la alai kernero
`8390'.  la `ne'-kernero ne auxtomate eltrovas la informojn (adresojn,
interrompojn) pri la karto, do la adreson oni devas antauxe scii kaj
sciigi al la ero dum instalo.  ekzemple, mi instalas per uzo de la
komando: 

modprobe ne io=0x220

kiu instalas ambaux erojn kun la necesajn informojn.

por auxtomate instali ilin, se vi uzas je kerneld, aldonu tiujn liniojn 
al via /etc/conf.modules:

# ekzistas simila linio jam en la dosiero - senkomentigu kaj sxangxu gxin
alias eth0 ne

# mi metas cxiujn `options'-liniojn je la fino de al dosiero, sed ne gravas
options ne io=0x220

espereble tio helpas.

	-duncan

--
Duncan C THOMSON
duncan@sciuro.demon.co.uk



Reply to: