Re: la kerno ktp
On Fri, 4 Sep 1998, Edmund GRIMLEY EVANS wrote:
> Jes, tio estas klara, sed por uzi KD-ojn oni bezonas anka^u la
> dosiersistemon ISO9660, kaj elektado de tiu dosiersistemo ne estis
> klara, pro la kaptilo, kiun mi priskribis.
Pardonu, mi forgesis tion. Cxe Filesystems mi elektis minix, vfat, iso
9660 ktp. kiel modulojn. Kaj mi faris nenion alian.
> Kiel ^gi funkciis bone? Kiujn modulojn vi uzas, kaj en kiuj
> cirkonstancoj ili a^utomate inkluzivi^gis?
laux mi, kerneld cxiam atingebligas modulojn, kiun mi bezonas. kaj
malatingebigas, kiujn mi ne uzas. Do, mi simple povas tajpi 'mount
/mnt/cdrom' kaj mi povas munti KD. (kompreneble en /etc/fstab estas linio:
/dev/cdrom /mnt/cdrom iso9660 defaults,user,noauto,ro 0 0
pro tio mi ne devas uzi 'mount -t iso9660 ...' kaj ankaux simpla uzanto
povas gxin munti, cxar estas skribite user.
Aux se mi uzas diskedon kun dosiersistemo minix, mi tajpas 'mount
/mnt/floppy'. La linio en /etc/fstab estas:
/dev/fd0 /mnt/floppy minix user,noauto 0 0
Se anstataux minix en fstab estas auto, tiam kerneld mem elektas la
bezonatan sistemon ekz. minix, msdos, ext2.
> Mi faris la dosiersistemon minix kiel modulon, sed "mount ... -t minix"
> ne ka^uzas a^utomatan inkluzivon de la modulo, kvankam mi povas mane
> inkluzivi kaj malinkluzivi la modulon per "insmod minix" kaj "rmmod
> minix".
Versxajne via kerneld ne funkcias bone. Cxu vi povas munti tiel:
insmod minix
mount -t minix /dev/fd0 /mnt/floppy (vi devas havi antauxe /mnt/floppy)
kaj post la uzo vi povas malmunti per umount -t minix /mnt/floppy
> (Cetere, "make modules_install" estas iomete dan^gera, ^car ^gi
> forvi^sas la malnovajn modulojn en /lib/modules/ ...)
Kiam vi faras novan kernon, sed uzante la saman fonton (2.0.34) tiam post
la 'make dep clean zImage modules' vi devas la malnovan dosierujon en
/lib/modules/2.0.34 transnomi al /lib/modules/3.0.34-old aux simie, por ke
viaj novaj moduloj estu en /lib/modules/2.0.34. kaj poste vi povas tajpi
'make modules_install'
Eble, mi ne povis multe helpi, cxar ankaux mi antaxunelonge komencis uzi
Linukson, sed mi esperas, ke aliaj helpos pli.
Attila
Reply to: