[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: la kerno ktp



On Fri, 4 Sep 1998 edmundo@rano.demon.co.uk wrote:

> ... ^gis mi volis rigardi KD-on, kaj tiam montri^gis, ke mia nova
> kerno nenion sciis pri iso9660. Tamen ne mi kulpis! En
> linux-2.0.34/fs/Config.in estas terura kaptilo, pri kiu mi emas
> plendi: unu el la demandoj temas pri "Native language support"; se oni
> respondas nee, la programeto e^c ne demandas pri la dosiersistemoj
> iso9660 kaj msdos, sed a^utomate ellasas ilin.

Mi faris jene: 'make menuconfig'

kaj tie mi elektis menuon: Floppy, IDE, and other block devices  --->
kaj ene de tiu cxi menuo mi elektis: 
Enhanced IDE/MFM/RLL disk/cdrom/tape/floppy support

kaj tiam aperis novaj menupunktoj, kiel:

Include IDE/ATAPI CDROM support

Tiel mi povis simple elekti KD-n.

> Beda^urinde la "moduloj" ne funkcias tute glate, ^car mi devas mem
> peti ilian inkluzivon per "insmod". ^Cu "kerneld", a^u iu alia agento,
> ne povas a^utomate inkluzivi ilin la^ubezone? Mi redaktis
> /etc/modules, aldonante "auto", sed tio ne efikis.

Cxe 'make menuconfig' mi elektis menuon:

Loadable module support  --->

kaj poste mi elektis: Enable loadable module support kaj ankaux 
Kernel daemon support (e.g. autoload of modules)
kaj por mi cxio funkcias bone.

> Alia demando: kiel oni faru ta^ugan savdisketon? Mi ne celas simple

Mi proponas al vi tralegi BOOT-DISK-HOWTO.

Attila



Reply to: