[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

la kerno ktp



Mi komencis la tagon en grandioza maniero: unuafoje tradukante la
kernon. La afero fini^gis en malpli ol unu horo, do mi ne malfruis al
la laborejo. Vespere mi provis la novan kernon, kaj ^gi funkciis brile
... ^gis mi volis rigardi KD-on, kaj tiam montri^gis, ke mia nova
kerno nenion sciis pri iso9660. Tamen ne mi kulpis! En
linux-2.0.34/fs/Config.in estas terura kaptilo, pri kiu mi emas
plendi: unu el la demandoj temas pri "Native language support"; se oni
respondas nee, la programeto e^c ne demandas pri la dosiersistemoj
iso9660 kaj msdos, sed a^utomate ellasas ilin.

Tamen, kun la anta^uscio pri tiu kaptilo, tute ne estas malfacile fari
sian propran kernon. Krom la amuzo, mi gajnis 868 kB per la agado.

Beda^urinde la "moduloj" ne funkcias tute glate, ^car mi devas mem
peti ilian inkluzivon per "insmod". ^Cu "kerneld", a^u iu alia agento,
ne povas a^utomate inkluzivi ilin la^ubezone? Mi redaktis
/etc/modules, aldonante "auto", sed tio ne efikis.

Alia demando: kiel oni faru ta^ugan savdisketon? Mi ne celas simple
kopii /vmlinuz al /dev/fd0, ^car tia kopio de la kutima kerno neniel
helpas, se la sistemo mortas dum la startigo pro eraro en /etc/rc.?/,
ekzemple. A^u ^cu ekzistas magiaj klavopremoj por haltigi la startigon
en frua stadio? (^Gis nun mi nur unufoje bezonis tian disketon, kiam
mi misagordis X-on, tiel ke la ekrano mal^salti^gis, anta^u ol mi
povis saluti ...)

La legantoj de ^ci tio eble ekscios anta^u ol mi, ^cu mi sukcesis
reagordi la po^stilon (exim). Mi konstatis hodia^u, ke mia po^stilo
kondutas kiel la po^stilo de granda komputilo: ^gi mem rekte liveris
^ciun po^sta^jon anstata^u simple transdoni ^cion al la SMTP-servilo
de mia retservo (post.demon.co.uk).

La programo suck ankora^u ne funkcias por mi ...

Edmundo


Reply to: