[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Cxu Debian aux alia linukso ?



> Cxu Debian aux alia linukso estas la plej facile uzebla ?

Vi ne demandas en la ^gusta forumo por ricevi senpartian respondon ...

Mi trovis, ke Debian estis pli facile instalebla ol Red Hat.
Mi ne provis aliajn linuksojn, sed mi rimarkis, ke SUSY inkluzivas
grandan kaj ^sajne tre utilan manlibron en la germana.

^Cu "instali" inkluzivas "agordi"? Mi spertis grandajn problemojn en
la agordado de X, PPP, exim, inn, suck, ... ^Ce PPP estis interese,
^car Debian 2.0 proponas tre ta^ugan dosieron por konekti^gi al
retservo, sed, ne jam sciante pri ^gi, mi devis iri tre longan vojon
por trovi la facilan solvon. Ver^sajne estos tute simile pri suck. Kion fari?

> Cxu estas iu de ili kiu pli subtenas naciajn lingvojn (la danan) ol la aliaj?

Nu, Red Hat proponis plurajn lingvojn por la instalado, inkluzive de la
^ce^ha, kio kaptis mian atenton pro la ne-Latin-1-aj literoj. Mi ne rimarkis
aliajn lingvojn krom la angla en la instalilo de Debian, kvankam ekzistas
diversaj dokumentoj en diversaj lingvoj sur la KD, se oni scias trovi ilin.

Edmundo



Reply to: