[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Emakso kun po-mode (problemo cxe ..)



Sylvain Vedrenne <sylvain.vedrenne@free.fr>:

> - mi elektas (tajpante "RET") iun msgstr-on por gxin sxangxi,
> - mi skribas ekzemple "gxoju!" ( komprenu kun vera "g-kun-^" litero ),
> - nun, tiu "gx" estas bona montrita,
> - kaj mi faras C-c C-c por konservi la msgstr-on,
> => Problemo:
> Nun la litero "gx" ne pli estas bone montrita!
> Anstataux ol la belan "g-kun-^" literon emakso montras ian "o-kun-/"...
> 
> Cxu iu povus helpi min pri tio?

Kompreni Emakson estas preskaŭ tiom facile kiel kompreni LaTeX, do mi
verŝajne ne povas helpi. Tamen, indas scii, ke Emakso en po-mode legas
la ĉapon de la redaktata dosiero. Se tie ne jam estas "UTF-8", ŝanĝu
ĝin al "UTF-8", skribu la dosieron, fermu ĝin, kaj malfermu ĝin denove
por esti certa, ke Emakso ne havas strangan ideon pri la signaro de
tiu dosiero.

Kompreneble oni ja uzu UTF-8 hodiaŭ kaj ne ISO-8859-3.



Reply to: