[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: hcesar-klavaro



Mi uzas la Dvorakan klavaron ekde unua jaro, mi simple aldonis en la
/etc/X11/xkb/symbols/pc/dvorak slipa esperantan sekcion.

Vi trovos mian dvorak slipan tie : http://perso.wanadoo.fr/serge.leblanc/dvorak

Vi trovos multe konojn pri nacia Dvorak klavaro en la slipo : http://www.mwbrooks.com/dvorak/national.html


On Sun, 2004-11-28 at 01:04 -0200, Luiz Portella wrote:
Oj al ĉiuj

Jen, hodiaŭ mi parolis kun la eks-esperantisto, kreinto de la lingvo
fasile, www.fasile.net, ni parolis pri pluraj aferoj, kaj ankaŭ pri ne
taŭgaj aferoj, kiuj multe uzatas malgraŭ pli taŭgaj rimedoj. Kiam ni
parolis pri klavaro, mi diris, ke mi ŝanĝos al dvorak.

Tamen Dvorak estas por la Angla, kaj do mi serĉas la "dvorak"-Portugala.
Laŭ mia esploro, estas iu klavaro, en tre malnovaj maŝinoj, por la
Portugala: hcesar-klavaro

Tamen nenie mi trovas la mapon, ĉu iu el vi konas ĝin? Ĉu ĝi ja estas la
Dvorak de la Portugala, aŭ ĉu ĝi simple estas Qwerty de la Portugala? Aŭ 
io ne tiel malbone kiel qwerty de la Portugala, tamen ne tiel bona kiel
dvorak-Portugala (se tio ekzistas), aŭ ne tiel bona kiel la Dvorak mem?

Dankon,
Luiz

Luiz Portella <lfpor@lujz.org>
--
 http://www.lujz.org/lfpor/


--
pub  1024D/73791C2B 2002-09-30 Serge Leblanc <serge.leblanc@wanadoo.fr>
 Primary key fingerprint: 8E0C 0D6D E026 A278 9278  BF4F 1A93 D552 7379 1C2B

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part


Reply to: