[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Esperanta lokajxaro



Mi uzas la maljunan woody'n, kaj che mi funkciis post agi lau la
klarigoj de Bertilo.
Chu vi faris ion alie?

Ne, mi tion faris, gxuste, kaj 'date funkcias kaj aliaj programoj ankaux.  Ecx PHP nun funkcias, (mi devas reeki Apache kiam mi modifas la .mo dosieron, strange ...).

Mi nur ne komprenas kial la lokajxaro ne aperas gxuste kiel la ceteraj subtenataj lokajxaroj.  Ne devus esti tiom malsimpla aldoni eo_XX aux eo_EO.

Mi pensas ke eble nur mankas iu modifo en glibc aux en Debiano aux mi ne scias kie.  Se iu en la listo ja scias (kaj mi kapablas tion modifi) mi pretas fari la sxangxojn por ke Debiano havu plej bonan subtenon de eo_??.

Eduardo.




Reply to: