[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: mutt filtro



En sia retpoŝto de mardo, la 26-a de Aŭgusto 2003 je 17:24 (+0100), Edmund GRIMLEY EVANS skribis:
> Jean-Charles Salzeber <jc@apinc.org>:
> 
> > La problemo estas, kiam iu sendas signojn, kiuj ne estas en la 
> > determinita signaro.
> > Tia signo aperas kiel '?' normale en mutt, sed mia skripteto ne 
> > kapablas fari simile ĉar ĝi uzas la "iconv" komando, kaj do haltas,
> > kiam ĝi vidas tia signo.
> 
> Mi pensas, ke ne eblas facile solvi tion kun la komando iconv. Solvo
> estus fari propran version de la komando iconv el la biblioteka
> funkcio iconv. Se vi havas la fonton de Mutt ĉemane, vidu la funkcion
> mutt_iconv en charset.c, kiu faras ion similan.

Do jen, mi provis... kaj sukcesis.
Do dankon kaj dankegon, Edmundo.
Fakte, mi uzis la funkcion fgetconvs el charset.c, kiu precize faras 
la saman laboron ol la komando iconv.


> Ĉu vi jam pripensis la inversan konverton, se vi volas ekzemple
> aŭtomate surogatigi la Esperantajn literojn en mesaĝoj al difinitaj
> homoj, kiuj ne ŝatas ricevi neaskiajn mesaĝojn?

Jes, mi pripensis. Nun, mi havas ankaŭ skripteton, kiu ĝuste faras la
inversan konverton. (Tie ne iconv problemo, cxar mutt aŭtomate konvertas
korekte la mesaĝon).
Tamen, mi uzas ĝin mane per makroo:
 macro compose \ex "F /home/jc/.mutt/iksigi\n"
(La F estas la funkcio filter-entry de mutt)

Se mi bone komprenas vin, vi proponas ion tute aŭtomatan. 
Mmmh... Mi pensis pri tio, tamen mi ne trovas eblecon.
send-hook ne kapablas ŝanĝi la korpon de mesaĝoj.
Do kiel?

Dankeme,
JC
-- 
Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos



Reply to: