Re: la kerno ktp
> Include IDE/ATAPI CDROM support
>
> Tiel mi povis simple elekti KD-n.
Jes, tio estas klara, sed por uzi KD-ojn oni bezonas anka^u la
dosiersistemon ISO9660, kaj elektado de tiu dosiersistemo ne estis
klara, pro la kaptilo, kiun mi priskribis.
> Cxe 'make menuconfig' mi elektis menuon:
>
> Loadable module support --->
>
> kaj poste mi elektis: Enable loadable module support kaj ankaux
> Kernel daemon support (e.g. autoload of modules)
> kaj por mi cxio funkcias bone.
Kiel ^gi funkciis bone? Kiujn modulojn vi uzas, kaj en kiuj
cirkonstancoj ili a^utomate inkluzivi^gis?
Mi faris la dosiersistemon minix kiel modulon, sed "mount ... -t minix"
ne ka^uzas a^utomatan inkluzivon de la modulo, kvankam mi povas mane
inkluzivi kaj malinkluzivi la modulon per "insmod minix" kaj "rmmod
minix".
(Cetere, "make modules_install" estas iomete dan^gera, ^car ^gi
forvi^sas la malnovajn modulojn en /lib/modules/ ...)
> > Alia demando: kiel oni faru ta^ugan savdisketon? Mi ne celas simple
>
> Mi proponas al vi tralegi BOOT-DISK-HOWTO.
Mi faros ...
Edmundo
Cetere, ^cu hazarde iu scias, ^cu "umount -a -t nfs" malmuntis ^ciujn
NFS-muntojn samtempe? Ni havas ^ci tie la problemon, ke, se komputilo
perdas sian retkonekton, ^gi bezonas tutan horon por malmunti ^ciujn
dosiersistemojn, dum la programeto en /etc/init.d/filesys iteracias
la^uvice tra ili. (Mi menciu, ke temas pri alia linukso ol Debian; la
samfunkcia programeto en Debian 2.0 ja uzas "umount -a", mi pensas.)
Reply to: