Re: tajpi facile, kaj ĝue (en firefox, gimp ktp)
-- Sergio Ĥlutĉin skribis:
>>metu “ GTK_IM_MODULE="xim" ” en /etc/environment aŭ
>>“ export GTK_IM_MODULE="xim" ” en via .bashrc (/home/salutnomo/.bashrc)
>>
>Tiu metodo ne funkcias por mi.
>
>Estas ankaŭ aliaj metodoj:
>http://hippo.ru/~khlut/esperanto/index.html#2
Sergio, fakte mi ne bone klarigis la aferon.
iam oni demandis pri kiel tajpi ĉ, ŝ ktp rekte en FireFox-aj kampoj,
neniu sciis respondi. pluraj plendis pri malebleco tajpi tiel...
eble tiuj ne bone komprenis min, aŭ ankaŭ malsukcesis.
( ĉe mi, kun xkb, la funkciantaj Compose ne plu estas en
/usr/X11R6/lib/X11/locale/ sed en /usr/share/X11/locale/ tiu ŝanĝo
okazis kiam mi iris de xfree86 al xorg )
tiu metodo permesas ke vi uzu la regulojn de Compose, se vi ne havas
tiajn regulojn en la Compose de via lokaĵaro, do...
mi atentigas vin pri stranga afero, okazinta kiam mi metis tion en
.bashrc, tiam mi jam uzis FireFox, tamen ne Xchat, en tiu X-seanco.
mi metis tion, malŝaltis X, ŝaltis X kaj provis en FireFox, tiu tute
ne funkciis. do mi ege malŝatis la malsukceson. post horoj mi ekuzis
Xchat por demandi pri tiaj aferoj, kaj mirinde mi rimarkis ke ĉe
Xchat la reguloj estis aliaj, ili estis tiaj de Compose. mi revenis
al FireFox, kaj daŭre ne povis uzi la samajn regulojn. mi malŝaltis
X, ŝaltis X, kaj denove Xchat permesis al mi uzi la regulojn de
Compose kaj FireFox ne... nur kiam mi restartigis la komputilon kaj
FireFox kaj Xchat funkciis same rilate al la reguloj de Compose.
en la Portugala mi bezonas á, à, ã kaj â. do kial ne tajpi la
Esperantajn literojn per ^+c = ĉ? fakte por faciligi al mi, mi uzas
ankaŭ la regulon ~+c = ĉ. estas klavo [~/^] en mia klavaro.
se oni havas la klavon [´/`] kaj ne ofte uzas ć, do eblas regulo
´+c = ĉ, kial ne?
metodo per AltGr, aŭ rektaj metodoj, kiel x donu ĉ, w donu ŭ kaj tiel
plu estas ĝenaj por mi. ofte mi uzas x, y, w en Esperanta teksto... do
mi devas ŝanĝi klavaron, kaj tio ĝenas. uzi AltGr estas multe pli
malfacila ol [~/^], por mi. do la plej bona metodo estas meti regulojn
en Compose.
Júnior, mi ŝuldas al vi klagiri kial eblas tajpi ĉ, ŝ ktp en kelkaj
linuksaj distribuoj, tamen ne ŭ. en via
/pado/al/la/loko/pt_BR.UTF-8/Compose aŭ
/pado/al/la/loko/en_US.UTF-8/Compose vi eble havas:
<dead_tilde> <c> : "ĉ" ccircumflex
<dead_tilde> <C> : "Ĉ" Ccircumflex
tamen ne:
<dead_tilde> <u> : "ŭ" ubreve
<dead_tilde> <U> : "Ŭ" Ubreve
metu tion, do ~+u = ŭ, mi supozas ke neniam vi uzos u kun ~, ĉu?
Luiz
Reply to: