Luiz Portella skribis:
Unu jaro... por mi unu jaro ne estas tiom da tempo por malkuraĝigi nin, la problemo estas nur ekscii kiel fari kaj fakte komenci por ke ni povu fakte malgrandigi tiun limtempon.mi dubas, mi supozas ke tio postulos longan tempon. eble pli ol jaro, ĉu?
Luiz, se vi jam parolos kun Karlo, do citu pri tiu ideo, kaj invitu lin por partopreni en ĉi tiu listo, bonvole. ;-)mi ankaŭ volas telefoni al li, por paroli pri aliaj aferoj, kaj do mi povas tuŝi tiun temon. verŝajne la plej malfacila afero estos trovi ulon kiu entreprenus tiun taskon (meti la aferon en Debian).
Eble la kreinto mem ŝatus havi tiun laboron, tiel lia programo fariĝos eĉ pli konata. Kurso uzas muzikojn de aliuloj (Merlin, La Porko, ktp), fakte tio povas malhelpi por enmeti en Debiano, pro kopirajtoj, ni devas demandi al fakuloj pri tiaj aferoj.Nu, la programo estas miksaĵo el pli ol du lingvoj, ĉu ne? Ĉu en Debian oni akceptus tiajn programojn? Kiu ekstaras por labori rekte, plibonigi la kodon se necese ktp?
ĉu estas iu, do tiu mem povas kontakti Karlon, kaj sciinte pri tio, mi ankaŭ povas helpi je kontakto, se fakte estos problemo en tiu etapo.Kiel mi diris antaŭe, invitu Karlon por alveni ĉi tien, eble li mem havas respondon pri helpantoj.kontakti Karlon por paroli pri tio, se ne estas ulo por labori pri tiu, estus perdita tempo.
Júnior Madrigal_______________________________________________________ Novidade no Yahoo! Mail: receba alertas de novas mensagens no seu celular. Registre seu aparelho agora! http://br.mobile.yahoo.com/mailalertas/