Re: anglaj charset/charmap
Jean-Charles Salzeber <jc@gxangalo.com>:
> Ĉu iu sufiĉe afabla povus klarigi al mi la malsamecon inter la anglaj
> "charset" (signaro) kaj "charmap" (signotabelo? signomapo? ankaŭ
> signaro? io alia?).
>
> Mi scias ke, ekz-e, iso-8859-1 estas signaro.
> Sed mi ofte legas ĉi tie kaj tie ke iso-8859-1 estas "charmap".
Ne ĉiuj uzas la samajn terminojn, sed eble temas pri tio, ke "charmap"
estas funkcio de entjeroj al signoj, dum "charset" estas funkcio de
ĉenoj de bitokoj al ĉenoj de signoj. Do iso-8859-1 ja povas esti
ambaŭ, sed UTF-8 estas "charset", dum Unikodo estas "charmap".
Taŭgaj Esperantaj terminoj eble estus "signaro" kaj "signokodo".
Edmundo
Reply to: