ocr+esperanto
Saluton,
Hodiaŭ mi provis uzi Recognita Standard OCR 3.2 en Vindozo por rekoni
tekston esperantan el bildoj tif-aj tamen la afero fuŝas. La programo
eĉ bone rekonas ĉion tamen mi ne povas "savi" la tekston unikode,
perfekt(et)e kiel ĝi estas tuj post rekono.
Mi eĉ malkrovis kiel trompi ĝin, kaj "savi" ne-unikode tamen per
sistemo x, cx gx ktp, por posta igo al unikodo. Kiam mi "savas" la
tekston ĉ ie iĝas io aliloke iĝas io alia...
Ĉu estas programo por rekoni tekston esperantan el bildo, kui laboras
bone, t.e., unikode? Mi preferas sur linukso, tamen se vi konas iun sur
vindozo, kiu estas senpaga, eĉ se nur dum tagoj, mi volegas scii pri
ĝi.
Dankon,
Luiz
--
http://www.lujz.org/lfpor/
Reply to: