Re: mutt-a problemo
lujz <lfpor@lujz.org>:
Mi citas la tutan mesaĝon, ĉar ŝajne vi sendis al la listo mesaĝon
ĉifritan nur por mi!
> Respondoj al Edmundo kaj Eric.
>
> Eric,
>
> Sube oni legas:
> "Legas novajn mesagxojn (2603723 bitokojn) ... [124el 60 mesagxoj legitaj]"
>
> Ne estas spaco inter "124" kaj "el", kaj ne povas esti 124 cxar
> nur ekzistas 60 mesagxoj. Mi ne memoras, tamen rilatas al 12 aux
> 24 el 60, cxar unu cifero estas erara. Eble, kiel pri aliaj eraroj,
> temas pri restajxo de alia mesagxo, cxi tie, de kiam la mesagxo grandigxis
> de "9 el 60" al "10 el 60" mi pensas.
>
> Edmundo,
>
> Ed.> Eble vi uzas bibliotekon curses aŭ slang, kiu ne komprenas pri UTF-8,
> Ed.> aŭ vi ne havas UTF-8-an lokaĵaron. Kion diras "locale charmap" kaj
> Ed.> "ldd `which mutt`"?
>
> La lokajxaro estas utf-8 pro tio ke la mesagxo estas gxuste cxapelita,
> >> dijz@kafka:~$ locale charmap
> >> UTF-8
> >> dijz@kafka:~$
>
> tamen mi uzas bibliotekon curses...
> >> dijz@kafka:~$ ldd `which mutt`
> >> libncurses.so.5 => /lib/libncurses.so.5 (0x40020000)
Mi pensas, ke tio devus esti libncursesw aŭ simile, por ke UTF-8
funkciu. Eble faru "apt-get install libncursesw5-dev" kaj retraduku
Mutt, aŭ "apt-get install mutt-utf8" por versio jam tradukita kun
modifita slang.
> >> libc.so.6 => /lib/libc.so.6 (0x4005e000)
> >> /lib/ld-linux.so.2 => /lib/ld-linux.so.2 (0x40000000)
> >>dijz@kafka:~$
>
> Mi memoras, ke vi parolas pri biblioteko slang en angla artikolo pri
> mutt kaj utf-8, tiu artikolo, de kiu mi petis vian tradukon al e-o.
> Mi strebos legi la parton pri slang cxar eble estas sama solvo ol pri
> curses, cxu estas?
>
> dankon
>
> luiz
>
> http://www.esperanto.net ______________________
> _______________________________________________
> http://br.groups.yahoo.com/group/nur-anekdotoj/
> __________________________ http://www.lujz.org/
> http://brasil.indymedia.org/eo/blue/ __________
> _______________________________________________
Reply to: