Re: Nova listano!
Lars Soezueer <soezueer@mail.desy.de>:
> > Rakontu, se okazas problemoj ...
>
> Jam dekomence ne funkcias:
> Mi havas kvin KD-ojn, la unua 'bootable'.
> Post la konvenaj aljustigoj en BIOS kaj
> SCSI, cxe starto de la masxino la SCSI-adaptilo
> rekonas unue la KD-legilon kaj ke gxi enhavas
> 'bootable' KD-on.
> Post elekto de la sola elekteblo '0. DEFAULT ENTRY',
> gxi diras 'Your CD-ROM drive is inserted as dirve a:'
> ktp., rekonas la malplenan diskon, kaj eklegas la KD-on.
> Tio produktas strangan mallongan sonon en la legilo,
> kaj kun la mesagxo 'Boot failed' cxio haltas.
>
> La samo okazas cxe 'bootable' KD de S.u.S.E.,
> do mi supozas ke la problemo kusxas cxe la
> legilo.
>
> Mi ne scias kion mi povus nun fari.
Faru disketon:
http://www.debian.org/releases/slink/i386/ch-Installationsmethoden.de.html#s-install-von-floppy
Tiuj klarigoj ekzistas en pluraj lingvoj, sed ankoraŭ ne en Esperanto
...
Edmundo
Reply to: