[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Konfuzitaj tipoj (sx, cx, gx, kaj jx) poste "apt-get install"



La 13-an de Oktobro 2004, je 03:50, Luiz Portella skribis:
> >Kiuj ajn tiparoj TTF-aj enhavas esperantajn literojn?
> 
> provu $ xlsfonts -fn *iso10646-1 | more
> se estos respondo, do vi havas ilin. se ne faru jenon:

Ĉu vi certas pri tio? Mi tute ne regas ĉi tiun aferon pri tiparoj, 
sed mi guglis kaj trovis dokumenton[1] kaj ŝajne tiu lasta kampo kiu
difinas ĝian kodon ja devus ankaŭ devus difini, kiujn signobildojn ĝi
enhavas. Tamen, (preskaŭ?) neniu tiparo enhavas ĉiujn unikodajn
(iso10646) signobildojn, do tiparoj listataj per tiu komando ne nepre
enhavas ĉiujn esperantajn literojn. 

Ŝajne, krom la Mikrosoftaj mi nur havas unu TTF-an tiparon kiu enhavas
la esperantajn literojn: tff-thryomanes. Ĉu iu konas aliajn?


> $ apt-get install *xfsft
> $ apt-get install *xfstt

pomajxego:~# apt-get install *xfsft
Reading Package Lists... Done
Building Dependency Tree... Done
E: Regex compilation error - Invalid preceding regular expression

Iel ajn, xfstt ja estas jam instalita. Pri "xfsft" mi trovas nenion.


> Amike, Luiz

Via nomo belas, sed ĝi estus eĉ pli bela se oni skribus ĝin per 's'
anstataŭ 'z' :D ĉu ne?

Ĝis,



[1] - http://www.msu.edu/~huntharo/xwin/docs/xwindows/XLFD.pdf
      (deka paĝo)

-- 
Luís Oliveira
http://student.dei.uc.pt/~lmoliv/
Equipa Portuguesa do Translation Project
http://www2.iro.umontreal.ca/~pinard/po/registry.cgi?team=pt



Reply to: